Eĉ vent-irado plu ne konata, ĉar tumultas al ni kresto de ondo nun de ĉiu flanko, kaj ni meze per nia ŝipo tenebra drivas, laŭ pov' luktante kun la sovaĝa ŝtorm', la maston lekas ŝaŭmo de akvo jam, truegojn montras nia olda velo, la tolo ŝiriĝis tute, loziĝis ankaŭ l' ankro... |